Tuesday, 25 August 2015

Malfermo de forno


Kiel jam menciita en la kontribuo pri la ceramika projekto Anagama, la fajro ankoraŭ brulis pluajn tagojn en la forno. Nu, hodiaŭ post kelktaga malvarmigo la fajrejo finfine estis malfermita. Ĉu la brulo sukcesis, ĉu ĉiuj potoj estis sufiĉe elbakitaj, kaj nenio diskrakis en la malfermitaj flamoj? Multaj maltrankvilaj demandoj! Tiam la rezulto. Ceramikaĵo post ceramikaĵo estis atente elprenita kaj ĝojante kaj dankeme la teamo rigardis la belajn ekzemplarojn. En la fajra procezo la forna planko danĝere deformis, sed bonŝance neniuj potoj falaĉis. Ĝenerale la surfaco de ili plejparte boneaspektas. La cindro de la ligna brulaĵo kreis je multaj partoj de potoj interesan glazuron, kiu harmoniĝas kun la pli krudaj partoj.
Kelkaj ceramikaĵoj vere elstaris inter la multaj kaj verŝajne estos jam baldaŭ ekspoziciataj en la universitata museo.



Saturday, 22 August 2015

100 mil lernantoj ĉe DUOLINGO

Jen io pri nia komuna lingvo

Hodiaŭ la magia zifero 100 mil aperis ĉe Duolingo, la plej granda reta lingvoinstruejo tutmonde. Tio signifas, ke 100 mil homoj subskribis por lerni la universalan lingvon Esperanto! Eĉ se ne ĉiuj homoj efektive sekvas la plenan kurson, tio tamen montras ke ekzistas granda intereso je Esperanto.
Tiu nombro de lernantoj koncernas nur la anglajn parolantojn. Ĝis nun mankas kursoj de aliaj lingvoj.

Kiam Chuck Smith, usona membro de Duolingo/Esperanto- skipo, antaŭ la kurskomenco en tiu printempo diris, ke je la fino de 2015 jam ekzistos 100 mil lernantoj, mi pensis: ho ve, ĉu vere?
Nu la jaro havas ankoraŭ multajn monatojn...


English translation below


Today the magic number 100 thousand appeared at Duolingo, the largest language learning website worldwide. This means that 100 thousand people signed on to learn the universal language Esperanto! Even if not all the people actually follow the full course, this shows that there is a great interest in Esperanto.
The number of students applies only to English speakers. Until now courses of other languages are still not available.

When Chuck Smith, member of the Duolingo- Esperanto team said before the start of the kurs this spring, that at the end of 2015 already will be 100 thousand students, I thought, oh dear, really? Now the year has still many months to come.

Friday, 21 August 2015

Senkosta sporta aktiveco

Jam  en la pasinta jaro oni povis vidi en la urbo novajn tenistablojn starigitajn je publikaj lokoj. Lokoj kiel parkoj, ĉestrate proksima de aŭtobusa haltejo aŭ eĉ en butikumadaj centroj. Ne nur estis provizitaj tabloj, ankaŭ bonkvalitaj rakedoj kaj pilketoj. Je la tablo noto estis videbla, kiu instruas kaj invitas ludontojn. Ne mankis rimarko lasi la rakedojn post la ludfino ĉetable.

Ping! estas ree en Oksfordo tiun someron!



Ping! estas tutnacia senkosta strata tenisfestivalo dum tri someraj monatoj. Estas iniciativo de Sing London, arto- organizo, kies laboro celas levi la publikan spiriton. Ĝi estas financita per Sport England helpe de nacia loterio, kaj jam altiris ĝis nun pli ol miliono da partoprenantoj je mil tabloj. Ping! estas administrata de Table Tennis England kune kun lokaj magistratoj kaj multaj diversaj grandaj organizoj kreemaj kaj kulturaj.
Multaj konkuradoj kaj instruado estas organizataj.
Ni estas invitataj ludi minimume 30 minutojn. Kaj homoj efektive uzas tiun okazon moviĝi.
Post la somero kelkaj tabloj restas tie, kie ili estis starigitaj, kaj sportaj aŭ kulturaj organizoj  prizorgas ilin.
Ne ĉiuj homoj aprezas tiun iniciativon. Iuj ŝtelas la rakedojn aŭ traktaĉas la tablojn. Ĝis nun plejparte la organizantoj denove provizis novajn, esperante, ke fine venkas la bonintenca komunuma ideo.

Saturday, 15 August 2015

Kie fajro kaj lerteco renkontiĝas

Vivi en loko kun prestiĝa kaj riĉa universitato ĉiam donas bonan ŝancon sperti ion interesan. Min kaptis projekto en Wytham Woods, arbaro de universitato proksime de la urbo.
Ekde printempo tie estis konstruita speciala forno por ceramiko, tiel nomata Anagama kiln. Estas tipo de dekliva tunela forno, kiu unue en Azio estis uzata en la kvina jarcento. Ĝi brulas dum multaj tagoj por atingi altajn temperaturojn. En tiu procezo amaso da brulmaterialo estas bezonata. Nia forno estas konstruita per salika plektaĵo kaj dika argila mantelo. En ĝi “bakas” 200 potoj ĉe optimuma varmego de 1150 gradojn Celsius. Ok tunoj de ligno estas provizata por tio.

Tiu projekto estas iniciativo de la universitata etnografia museo Pitt Rivers kune kun tre renomaj japanaj ceramikistoj, kiuj ankoraŭ nuntage uzas tiajn tradiciajn fornojn. La majstro Kazuya Ishida kontribuis siajn potojn por la unua forno. El Britio unu el la plej bonaj ceramikistoj Jim Keeling de la Whichford ceramikejo estas kunfondinto de la projekto. Por li la projekto estas aparte alloga. Spite ke eŭropaj ceramikistoj de cent jaroj estas ege influitaj de azia ceramiko, tiu simpla teknologio ŝajne estas ĝis nun ĉi tie iom neglektita.
Teamo de ceramikistoj kaj voluntuloj jam unu semajnon prizorgas la fajron tage kaj nokte. Hodiaŭ la unuan fojon la forno estis malfermita kaj kelkaj malgrandaj potoj tra la fajra truo elprenitaj. Tuj poste la ardaj potoj estis metitaj en ujon plenigitan je lignaj rabotaĵoj por la finpretigo en reduktanta atmosfero. La fajro ankoraŭ brulos pluajn tagojn ĝis la finbakado de potoj.

Bona etoso regas ĉirkaŭ la forno. Estas iom publika spectaklo; oni povas paroli kun ceramikistoj kaj projektuloj, rigardi informan materialon pri azia kaj brita ceramiko, japana teo- ceremonio aŭ enmani diversajn potojn de malsamaj majstroj. Ankaŭ manĝetoj kaj frandaĵoj estas haveblaj.

Intertempe apud la forno dua Anagama forno estas konstruita. Ĉi-foje de japanuloj, kaj iom aliforme. La konstruaĵo konsistas el specialaj brikoj kaj devas servi dum almenaŭ 25 jaroj. Ĝi estos ĉefe uzata por multdiziplina esplorado, kiel ekz pri materialaj ecoj en la fajroprozeco. La unua forno restas ankaŭ por komunuma uzado kaj espereble deliveros mirindajn ceramikaĵojn, kiuj instigas multajn homojn al kreema agado.


Tuesday, 14 July 2015

William Turner surstrate



Ekde unu monato en la urba centro oni povas vidi kopiojn originalgrandecajn de pentraĵo de la fama angla pentristo William Turner (1775-1851). Temas pri vidaĵo de la strato High Street en 1810, unu el liaj pli ol 30 verkoj pri Oksfordo. Ĝi estas la sola pentraĵo de Turner farita en oleopentrada maniero. Sur la bildo la historia strato ne multe malsimilas al hodiaŭa. Sub blua ĉielo promenuloj antaŭ klasikaj fasadoj. Povus esti dimanĉa mateno.

Kial Turner estas montrita surstrate? La Ashmolean muzeo ege ŝatis daŭre posedi la privatan originalon, kiu jam de jaroj estis prunte ekspoziciata en la muzeo. Freŝdate oni eksciis, ke la pentraĵo estu vendata sur la malfermita marketo, verŝajne eksterlanden. Maltrankviligita la muzea estraro organizis kolektan kampanjon por enspezi tiucele 860 mil pundojn.

Ene de unu monato vizitantoj kaj urbaj loĝantoj jam donacis 60 mil pundojn kaj envenis ankaŭ grandegaj sumoj de arta kaj loteria fondusoj. Fine la celo estis atingita, la pentraĵo savita.
La muzea direktoro kaj ne nur li tre ĝojas pri la komuna sukceso kaj aparte, ke la plej grava oksforda vidaĵo pentrita nun daŭre povas resti en publika spaco de la urbo.

Por la hodiaŭa prezo de tiu pentraĵo oni povus aĉeti du pli averaĝe kostajn domojn en Oksfordo.

Oni povas miri pri la mona valoro de pentraĵo, kiu siatempe estis aĉetata por 100 guineas (kiu egalas ĉirkaŭ 100 pundoj) kaj lamenti, ke arto nun estas sola komercaĉo. Aŭ oni ankaŭ povus agnoski, ke hodiaŭ por multaj homoj nemateriaj aferoj tre gravas en tempo dominata de kapitalo.

Saturday, 20 June 2015

La pli juna fratino- Brookes University



Plej nova konstruaĵo John Brookes Building
Plej multaj da homoj, kiuj pensas pri la oksforda universitato havas antaŭ sia interna okulo ekz la belegajn tradiciajn konstruaĵojn en la urba centro aŭ la valoraj libroj kaj antikvaj dokumentoj. Tiu ĉio ja apartenas al la jam mezepoke fondita universitato, unu el la plej famaj kaj sukcesaj tutmonde kaj kiu estas la plej granda dunganto en la regiono.

Sed nuntage pli kaj pli konatiĝas laŭ siaj atingoj Brooks University, la dua, pli juna oksforda universitato. Ĉi- jare ĝi festas la 150-an datrevenon de sia fondiĝo.
Kion komencis en 1865 kiel malgranda entrepreno en luita instituta ĉambro disvolviĝis al internacie bone rekonata universitato kun pli ol 18 mil studentoj sur tri kampusoj.

Nur kvin jarojn post la fondiĝo kiel artlernejo la institucio kunfandiĝis kun scienca lernejo. Poste la institucion transprenis la urba administrejo. En 1928 John Henry Brookes la estro de la artlernejo estiĝis ĝia kapo. Jen la ĝusta persono en la ĝusta momento. Lia moto estis ebligi edukadon por ĉiuj. Dum pli ol 30 jaroj John Brookes gvidis kaj forte influis la institucion. Li preparis la vojon por la estiĝo de la universitato.

John Henry Brookes (1891- 1975) devenis el metiista familio kaj frue sentis sin allogita al arto. Li estiĝis talenta multdicipla artisto, forte influitaj de angla metio- kaj artmovado ĉirkaŭ William Morris kaj John Ruskin. Tiu elstara kompleza estro, instruisto kaj edukisto estis ankaŭ tre konata pro sia komunuma spirito.  Li engaĝiĝis en pli ol 30 asocioj. Kiel pacifisto li jam en la unua mondmilito estis konscienca milita rifuzanto. Sub lia estrado la institucio solidiĝis kaj forte pligrandiĝis. En 1956 aldone fondiĝis la kolegio pri teknologio.

Portala reliefo de J. Brookes je la eklezio St.Alban de 1933 en orienta Oksfordo

En 1992 la institucio estiĝis universitato kaj ricevis la nomon de sia honorinda spirita patro. Ekde tiam ĝi daŭre kreskis. Pasintan jaron la plej juna konstruaĵo, la John Henry Brookes Building, malfermis la pordojn. La ĉefa konstruaĵo de Headington kampuso estis multfoje premiita pro ĝia moderna kaj alternativa arkitekturo. Plia 130 milionoj da pundoj jam baldaŭ estos elspezataj por la plibonigo de unversitato.

Hodiaŭ kvar fakultatoj invitas studentojn:
- Mastrumado kaj komerco
- Sano kaj vivaj sciencoj
- Teknologio, dezajno kaj medio
- Homaraj kaj sociaj sciencoj

Por plentempa bakalaŭra studento la kotizo estas naŭ mil da pundoj kaj li povas loĝi por cent ĝis du cent da pundoj po semajno en universitata loĝejo.

Monday, 15 June 2015

Teatro Sheldonian

Kuko de la bakejo en Covered Market



































 Unu el la plej ŝatataj lokoj en la urbo, kie oni povas ĝuji unuaklasan muzikon, ĉu klasikan aŭ nuntempan, prelege renkonti inspirajn intelektulojn aŭ renkontiĝi por solenaj okazaĵoj estas la maljuna Teatro Sheldonian en Broad Street. Ĝi estas la oficiala ceremonia ĉambrego de Okforda Universitato.
Fondita estis la teatro de Gilbert Sheldonian, estro de la All Souls Kolegio, la posta Ĉefepiskopo de Canterbury.
La konstruaĵo de 1664 estis la unua verko de la plej konata baroka arkitekto de Anglio Christopher Wren. En 2004 ĝi estis tute restaŭrita dum kelkaj jaroj. Nun la konstruaĵo denove aperas en la originala stato, kolore kaj konstrue. Aparte la plafonaj pentraĵoj allogas ĉiutage vizitantojn.

Mi mem bonŝance ĵus povis ĉi tie aŭskulti la faman English Chamber Orchestra-on, la plej surbendigitan orkestron tutmonde. La juna germana Christian von Goldbeck estis la konduktoro.
Energie kaj precize kaj eĉ sen notoj li majstre gvidis la muzikistojn tra la programo. Scenejiĝis verkoj de Haydn, Mendelssohn kaj Beethoven.

En la programpapero mi legis, ke Joseph Haydn mem en somero 1791 ricevis sian doktoran titolon en Oksfordo, en ĝuste tiu domo. Tiam ankaŭ li surhavis pro tio la ceremonian kostumon, kiun ni ĵuse tiel ofte povas vidi sur la oksfordaj stratoj.

Vivu la tradicioj !