Saturday, 23 January 2016

Endomen faleginta ŝarko



En 1986 iom stranga okazo surprizis la loĝantaron de la urboparto Headington. La 9 an de aŭgusto, datreveno de nuklea bombofaligo sur Nagasako, granda ŝarko “falis kiel el la blua ĉielo” sur la domo en strato New High Street numero du. Tia la novaĵo.

Efektive temas pri artaĵo, elpensaĵo de Bill Heine, la domposedanto. La loka radioprezentisto, kiu intencis per granda skulptaĵo esprimi sian aktualan senton. Laŭ li, temas pri sento de iu tute malespera kaj malpotenta vidalvide de nuklea minaco (Nagasako, Ĉernobilo kaj nuntempaj militaj nukleaj armiloj). Do senesperulo, kiu ŝatus frapi trukon tra sia tegmento.

La artisto John Buckley dezajnis la pli ol 7 metrojn longan skulptaĵon kaj loka metiisto faris ĝin el vitrofibro. Fakte, tiu afero estis siatempe efektive aparta loka evento kaj uloj, ne nur najbaraj, gapis al tiu neatendita novaĵo. Sed la urbaj administraciuloj ne ŝatis la artaĵon sur la tegmento. Ne ekzistis plana permeso, kaj eble la tuta konstruaĵo povus kolapsi pro la skulptaĵo. Do, oni postulis de la posedanto, ke ĝi estu demuntita. Heine protestis kontraŭ tio. La afero venis al la korto kaj finfine en 1992 la ministro pri medio decidis, ke la skulptaĵo ne estas malagrabla vidaĵo kaj povus resti tie.

Hodiaŭ preskaŭ 30 jaroj post la starigo de la tegmenta fiŝo, ĝi estas loka vidindaĵo kaj ankoraŭ pensigaĵo pri minacaj povoj en nia mondo.

Monday, 18 January 2016

Cigna vero

Komunikaĵo en brita gazeto kaptis mian atenton. En ĝi estis rakontita, ke ni atendu longdaŭran kaj severan vintron. Indikilo por tiu supozo estas la alveno de cigno el Rusio, pli ĝuste la Malgranda cigno el Sibirio jam preskaŭ unu monaton pli frue kiel kutime. Naturprotekta asocio en Slimbrige, kiu registras tempajn ciklojn de travojaĝantaj birdoj ekde 1963, anoncis unue la alvenon kaj faris la antaŭdiron.
La Malgranda cigno, rekonebla pro ĝia flavkolora bekobazo kaj bela “kantado”, kovas en norda oriento, sed prefere forflugas por travintri en Eŭropo, kiam la vetero malvarmiĝas.

Bone, ĝis nun ne vere estis vintro en suda Britio; ni ja iom kutimiĝis al la agrablaj kondiĉoj. Do ni atentu. Jam de rusa diraĵo ni aŭdas, ke Malgranda cigno alportas neĝon sur sia beko.

Tiu komunikaĵo pensigas min pri alia cigna afero en la reĝlando, nome, ke ĉi tie ekde mezepoko ekzistas   leĝo pri reĝa propriga rajto je nemarkitaj cignoj troviĝintaj en malfermaj akvoj. Ĉiukaze temas pri hejma Muta cigno, kiu estas iom pli granda ol sia orienta parenco.

Ĉiu somero sur la rivero Temizo okazas reĝa ceremonio nomita Cigna enketo (angla Swan Upping), je kiu oficialuloj kaptas cignojn por fiksi ringon je kruo. En pasintaj jarcentoj ili estis markitaj sur la beko, kaj tio koncernis posedaĵon kaj fine manĝaĵon, sed hodiaŭ temas pri kalkulado kaj protektado. Cignoj en Britio estas bone prizorgataj, eĉ en vintro.

En 2012 post naŭcent jarcentoj la unuan fojon la ceremonio estis rezignita pro inundado de Temizo.
Jen tio estas ja alia afero de la vetero, pli kaj pli nekalkulebla. Ankaŭ en Britio ni devas alkutimiĝi al venontaj inundadoj kiel normala fenomeno de klimata ŝanĝo.






Thursday, 7 January 2016

Lulilo de Oxfam



Urbocentre en la strato Broad Street troviĝas iom modesta butiko, kie mankas la tipaj modaj kaj multekostaj artikoloj de la apudaj vendejoj. Jen ĉiutagaj, jam uzitaj aĵoj kiel vestaĵo, hejmaj aĵoj, libroj aŭ muzikaĵoj estas vendataj. Temas pri karitata butiko de Oxfam- International, (internacia koalicio de neregistaraj organizaĵoj por lukti kontraŭ malriĉeco).

Efektive tiu malgranda butiko estis la unua el miloj de tiaj butikoj tutmonde nuntempe.

La historio de Oxfam komencis en 1942 en tiu ĉi domo, kiam renkontiĝis grupo de kvakeroj, sociaj aktivuloj, kaj akademiuloj por fondi la Komitaton por Malsatkatastrofo- Reliefo. Unue ili provis persvadi la britan registaron permesi manĝaĵo-reliefon tra la Aliancita blokado por la malsataj civitanoj de okupita Belgio kaj Grekio.

En 1943 la oksforda komitato lanĉis sian unuan praktikan projekton 'Grekan Semajnon' kaj kolektis 10.700 da pundoj por la greka Ruĝa Kruco. Tio estis nekredebla fortostreĉo de unu brita urbo en tiama milita tempo.

Tiam en 1947 establis la komitato la unuan butikon, kie homoj povis donaci ne plu uzatajn aĵojn, kiuj poste estis venditaj. Oxfam kreskis, ke ĝi fariĝis tutmonda afero kun 10 mil profesiaj kunlaborantoj kaj 50 mil volontuloj. Hodiaŭ Oxfam laboras en preskaŭ cent landoj precipe tie, kie la homoj estas plej malriĉaj aŭ helpas en situaciojn de naturaj aŭ sociaj katastrofoj.

Certe, Oxfam kun ĉiuj siaj projektoj ankoraŭ ekzistos longe, tiom longe ĝis la homa socio fariĝas pli solidareca.










Wednesday, 6 January 2016

Unua biometrika okulo en Oksforda malsanulejo

Jen praaĝa revo efektiviĝis, blindulo povas denove vidi. Rhian Lewis ricevintan okuloperacion pasintan decembron nun vidas la mondon per biometrika okulo. Kvinjaraĝa ŝi estis diagnozita kun Retinitis Pigmentosa, hereda okul- malsano, kiu laŭgrade detruas lumsentemajn ĉelojn en la retino ĝis la fina blindeco.

En la oksforda malsanulejo John Radcliffe la teamo de profesoro Robert MacLauren enplantis malgrandetan elektronikan cirkviton (3x3mm2) kun ĉirkaŭ 1500 elekronikaj ligiloj sub la retino de Rhian Lewis. Per malgranda senkabla aparato enmane ŝi povas reguligi la forton kaj kontraston de optikaj signaloj por optimuma vidado.

Ekde 2012 en la universitata malsanuleo la biometrika okulo estas esplorita kune kun la germana ingeniera firmao Retina Implant AG, kiu gvidas tutmonde sur tiu ĉi esplorkampo.
Kompreneble la vidado ne estas jam tute perfekta, sed unua mejlŝtono estas atingita. Nun eblas rekoni objektojn, signojn kaj vizaĝajn esprimojn. Por Rhian Lewis, patrino de du infanoj, tio certe estas grava rezulto, paŝo el la mallumo al lumo.



Saturday, 19 December 2015

Ĉarma lumado je la Kristnaska Bazaro






Ekde 2009 en dezembro troviĝas en la urba centro Kristnaska Bazaro. Ĝi estas fondita de la germana entreprenistino Nicole Rahimi, kiu poststudis evento-mastrumadon. Loĝante jam kelkajn jarojn en Oksfordo ŝi iom sopiris pri sia hejma antaŭkristnaska etoso trovebla precipe en la malnovaj urbocentroj de germanlingvaj landoj. Kial ne establi ion similan en Oksfordo? Unue ne estis facile konvinki la administracion pri tiu ideo, tamen hodiaŭ la bazaro estas aparta vidindaĵo, ŝatata ne nur de la loka loĝantaro.

Preskaŭ 50 budoj kaj unu infana karuselo troviĝas en la Broad Street. La konataj maljunaj kolegiofasadoj donas belan historian kulison al la bazaro. De la granda kristnaska arbo kaj ĉiuj komercaj budoj lumĉenoj ĉarme briladas. 
Plejparte metiaĵoj kaj artaĵoj aĉeteblas. Ne nur lokaj komercistoj kaj metiistoj ofertas siajn produktojn, El Israelio palistinano vendas kolorriĉan ceramikon. Aliaj devenas el Pollando, Belgio, Francio aŭ Germanio.

Sed ne estus efektiva Kristnaska Bazaro, se mankis kulinaraj specialaĵoj, manĝaĵoj kaj frandaĵoj. Ekz. por la britoj la germana Bratwurst (fritita kolbaso) kaj la Glühwein (varmegita vino), tiu tipa germana afero estas aparte alloga. Sed ankaŭ ŝokolado el Belgio, nuksoj el Francio estas tre aprezitaj.
La entreprenistino ankaŭ pensis pri la kultura flanko de la bazaro, do aperis musikistoj solaj aŭ engrupe aŭ malgrandaj korusoj por krei festecan etoson.

Do Haleluj, vivu la kristnaska komerco!

Sunday, 13 December 2015

Ĥanuka - urbocentre

Ankaŭ ĉi-jare en la plej malluma monato de la jaro homoj kontentigas sian deziron por festeca lumo en la Broad Street. Granda, abunde iluminita Kristnaka Arbo staras ĉe la Kristnaska Foiro.
La budoj de ĝi ankaŭ donas per lumĉenoj korvarmigan etoson.

Nur kelkajn paŝojn for de la lumamaso troviĝas granda kandelilo. Jen juda tradiciaĵo, kiu ankaŭ celas al kontentigo de lumsopiro. Temas pri Ĥanuka-festo, kiu okazas 2015 inter la 6-a kaj 14-a de decembro.
Ĥanuka memorfestas la rekonstruon de la Dua Juda Templo en Jerusalemo en la jaro 164 aK, kiam mirakle oleo por unu tago daŭris ok tagojn en la lampo (menora').
Ĉe tiu festo oni manĝas specialajn manĝaĵojn, ludas apartajn ludojn kaj lumigas specialan kandelaron. Kontraŭe al la sepkandela menora', la ĥanuka-kandelaro havas naŭ kandelojn, po unu por ĉiuj el ok tagoj de la origina evento plus unu por bruligi la aliajn.

Laŭ la ortodoksaj judoj, la mesio revenos, kiam la tria Templo estos konstruita. La konstruo de la tria Templo devigus la detruon de la moskeo de  Al- Aqsa. Jen la problemo !
La ĵusa pli kaj pli severaj kvereloj inter radikalaj islamanoj kaj judoj sur la templa monto povas jam baldaŭ ŝanĝi la sanktan lumon al katastrofa brulego, kiu ne nur koncernus Jerusalemon, sed la tutan regionon aŭ eĉ la mondan pacon.

Je la kvina posttagmeze ĉi tie en Oksfordo la rabeno en nigra kostumo alvenas por lumigi unu lampon de kandelilo ĉiun tagon. Kelkaj judaj kredantoj kaj pasantoj ĉeestas kaj aŭskultas lian preĝon.

Pli da Lumo! Aparte en la koroj de batalantaj grupoj sur la templa monto en Jerusalemo.


Monday, 9 November 2015

Tempo por rerakonti la estintecon

Ĉiam en la historio homoj rerigardintaj iujn pasintajn eventojn sentis, ke tiuj estu nove pritaksataj.
Eĉ en Oksfordo kun siaj ŝajne neskueblaj longdaŭraj tradicioj, kristana kaj universitata, tion ĵus estis sur la tagordo.

Komence de ĉi-jara universitata jaro je Matrikula agadevento miloj da ruĝaj bandoj estis distribuataj al studentoj. Nome kiel simbolo de imperialista sangoverŝado kaj kiel signo de uneca kondamno de kolonialaj postlasaĵoj en la universitato. Temas pri iniciativo de RMF-movado*, kiu celas efektive malstarigi statuon de Cecil Rhodes en la fasado de la prestiĝa Kolegio Oriel. Laŭ ties membroj la postlasaĵo, famo kaj riĉo de Rhodes baziĝas sur subpremo kaj sangoverŝado de malhelaj sudafrikanoj. Ne nur tiu reala statuo falu, ankaŭ kolonialaj postlastaĵoj en la intelektuala spaco de universitato devus malaperi.

La 24 an oktobro en la Ĝenerala kunveno de RMF estis deklarita: “Ni restas senŝancelitaj por malkolonialigi tiun universitaton kaj malmunti la imperialistan legacon de blanka supremacio.”
La aktivuloj estis instigitaj de studentoj en Cape Town/Sudafriko, kie Rhodes-statuo estis forprenita, ĉar ili ne volis pli longe akzepti ĝin.

Cecil Rhodes estis studento en la kolegio Oriel de1873 ĝis 1881. Kiam li mortis en 1902 li postlasis al la universitato 2 procent de sia heridaĵo. Tio ebligis konstrui la novan kolegia domo en la High Street kaj fondiĝo de la erudicio, kiu ankoraŭ hodiaŭ nomiĝas laŭ li. Kritikindas ja la fakto, ke lia finanza suporto por la universitato baziĝas sur la laboro de homoj, kiujn li ekspluatis.

Temas ne nur pri estinteco. RMF kreis reton de suportantoj, kiuj spertas nuntage premadon kiel rezulton de reakciaj paradikmoj, inkluzive homojn kun alia seksa identeco aŭ religio.
La Matrikula evento estis nur la unua paŝo en la pli granda agadoframo. Ankaŭ aliaj universitataj honoruloj kiel Pitt Rivers (Pitt Rivers Museum) or Christopher Codrington- plantaĝposedanto kaj sklavkomercisto (Bibliotheko Kolegio All Sains) devos aktuale pritaksataj.

*RMF (angla: Rhodes Must Fall)- Rhodes devas fali.