This is a blog about Oxford in UK, written in the international language Esperanto. One English article from December 2014 gives a short overview about Esperanto/ La blogo temas pri observoj en Oksfordo, Britio.
Monday, 18 May 2015
Granda ĝojo por malgranduloj kaj plenkreskuloj
En la plej norda parto de Oksfordo troviĝas la Cutterslowe parko, la plej granda enurbe, kiu ekde 1935 servas tutjare la loĝantaron por plezuro kaj ripozo. Ĝi lokas en bela monteta pejzaĝo kun abunda verdaĵo. En ĝi troviĝas du ludilejoj, diversaj lokoj por sportumi, tropika birdkaĝo, kiosko kaj kiel aparta altiraĵo, miniatura fervojo. Jen loko, kie revoj estiĝas realo.
La Oksforda Asocio de Modelo- enĝenieroj entreprenas ĉi tie de aprilo ĝis oktobro sur du strekoj veturan aventureton. Voluntulaj inĝenieroj pensiulaj kaj amikoj ebligas al la gastoj malmultekostan veturadon je la semajnfinoj. La lokomotivoj, kopioj de originalaj, estas memkonstruitaj kaj ĝiaj maŝinoj efektive funkcias per karbo, elektro aŭ dizela brulaĵo. La lokomotivoj, kiuj estas kopioj de originalaj, tiras unu ĉaron aŭ pliajn, kie infanoj kaj eĉ iliaj gepatroj povas vice sidi.
Aparte alogas la vaporlokomotivoj per ĝiaj impresaj spirego kaj fajfado. Kiam ili fine ekveturas, la ekcito de pasaĝeroj ne plu estas haltigebla. La veturo gvidas tra pejzaĝeto sub vera malgranda fervoja ponto, preter signaloj kaj aliaj trajnoj ĝis la fino de la rundo. Ĉe la haltejo kelkaj uniformitaj enĝenieroj ĉiam muntas kaj reparas ion. Estas plezuro alrigardi ilin. Ŝajne ili neniam ĉesis esti infanaj esploristoj kaj teknikaj frenezuloj. Ilia ĉelabora ĝojo vere infektas.
Post gaja veturado la tuta familio povas pikniki ie sub flora arbo, amikumi aŭ ludi kiom longe, tiom plaĉas al ĉiuj.
Sunday, 10 May 2015
Artsemajnoj
Ĉi-jare en majo la 33-an fojon Artsemajnoj invitas vizitantojn en privatajn atelierojn, galeriojn aŭ aliajn publikajn lokojn rigardi al artaĵoj kaj artaj metiaĵoj, kaj renkonti ĝiajn kreantojn.
Kiel kutime oni povas per libreto antaŭinformiĝi pri centoj de artistoj, ĉu hobiaj aŭ profesiaj kaj ilia vivloko en la urbo aŭ en proksima ĉirkaŭo. Surstrate blu-flavaj ŝildoj montras la vojon al ili.
Kia amaso da talentaj homoj en nia urbo kaj kia diversaj artaj objektoj!
De pentraĵo, ceramiko, meblo, dezajnoj ĝis garnaĵo aŭ teksaĵo- por ĉiu gusto io.
Oni ankaŭ estas invitata al diversaj tiurelataj programoj en kiuj infanoj kaj plenkreskuloj povas mem partopreni, mem provi malsamajn artajn teknikojn.
Nur por doni unu ekzemplon, kiu min allogis, mi elektas malfermitan atelieron surriveran. Temas pri tradicia barĝo, ŝarĝboato, kiu veturis iam sur Temizo. La Corpus Christi Barge, kiu fine de la 19-a jarcento estis transformita al klubŝipo por iu universitata remilklubo nun servas kiel hejmo por Claire Acworth kaj ŝia familio. Varme ŝi bonvenas la vizitantojn surboate ĉe la ponto Donnington Bridge..
Ĉi tie en granda salono (loĝkuirejo), kie ankaŭ troviĝas ŝia artlabora tablo, ŝiaj arĝentaj juveloj estas ekspoziciataj. Fajnaj verkaĵoj kun naturinspiritaj formoj kaptas mian atenton. Kiam mi rigardas tra ovala fenestro al la riverborda verdaĵo kaj la suntrembrila akvo, mi komprenas tiun formesprimon. Claire uzas ankaŭ duongemajn ŝtonojn, de la maro ŝlifitajn vitropecojn aŭ simple belajn plaĝajn ŝtonojn. Kelkaj vizitantoj aĉetas ion, la plej multaj admiras la juvelojn. La tuta aranĝo en la ĉambro tre plaĉas al mi. Aparte altiras min lignaj seĝoj, evidente manfaritaj. Neniu peco da metalo en ĝi, eĉ la sidareo konsistas el arba materialo. Je oportuna momento mi demandas al ŝi, kiu faris la seĝojn, kaj mi iom surpriziĝas aŭdi, ke ŝi mem ĝin faris. Claire, kiu profesie laboras kiel helpanto por senkapabliguloj ŝajne estas talenta multkompetenta virino.
Abundas malfermitaj atelieroj ĉi-maje. Bonvenon!
Thursday, 7 May 2015
Matematika Ponto
Tre aparte bela loko en Oksfordo estas Iffley Village, iom vilaĝeca parto de urbo kun malnovaj ŝtonaj konstruaĵoj kaj agrabla pozicio en verda ĉirkaŭo ĉe la rivero Temizo. Tiu loko tutjare allogas multe da vizitantoj. Nur kelkaj paŝoj for de la rivera kluzo troviĝas interesa ligna konstruo, la tiel nomata Matematika Ponto de la jaro 1923. Kvankam ĝi aperas kiel arko, ĝi estas efektive konstruita sole el tute rektaj traboj kaj fostoj.
Tiu ĉi inĝeniera atingo estas kopio de ponto en Kembriĝo, kiun projektis William Etheridge kaj konstruis James Essex en la jaro 1749.
La dezajno estas tre simpla, tamen lerte elpensita. Je ambaŭ longaj flankoj de la ponto estas lignaj traboj (tangentoj), kiuj sekvas la kurvon de pontarko, kaj fostoj (radialoj), kiuj faras la ponton sufiĉe rigida kaj memsuporta. Tia strukturo havas tre malgrandan fleksi- ŝarĝon.
La ponto ne nur estas bona konstruo, ĝi ankaŭ estas tre bela, kaj ebligas trankvilan rigardadon al la boata vivo sur la rivero.
Denove nur kelkaj paŝoj for de tiu ponto troviĝas alia, maljuna ŝtona ponto, kiu ankaŭ estas rimarkinda pro ĝia malrekta konstruo. Sed tio ja estas jam alia rakonto.
Friday, 1 May 2015
Ho, amata majo venu
La unua de majo en Britio kutime estas senlabora publika tago, je kiu la homoj bonvenas la printempon. Estas rito de antaŭ miloj da jaroj kaj la paganismaj tradicioj travivis ĝis hodiaŭ eĉ en la plej parte kristana socio. Ankaŭ en Oksfordo oni festas.
Jam en la fruaj horoj de la tago, je sunleviĝo, eble pli ol mil homoj amasiĝas ĉe la ponto Magdalen Bridge por kune komenci la ĝojan tagon. La plejmulto el ili venis por aŭskulti la kantistojn sur la apuda kolegia turo. Oni tie kantas ekde la mezepoko tradiciajn kristanajn himnojn. Sed hodiaŭ homoj ankaŭ venis por rigardi, je bonŝanco, studentojn kuraĝe salti de la ponto en la riveron. Temas pri iu studenta tradicio. Ĝi estas malpermesita de urba administrantaro pro danĝeraj konsekvencoj. Tamen kelkaj junuloj ĉiam provas tion, riskas sian sanon aŭ eĉ sian vivon. Aparte, kiam ili ankoraŭ estas iom ebriaj de la pasinta nokto (tago de universitataj baloj). Multaj trinkejoj malfermis la pordojn hodiaŭ jam tre frue, kaj soifaj homoj abundas.
En diversaj lokoj de la urba centro okazas surstrataj muzikaj eventoj. De blovmuzika bando, Samba aŭ tradicia angla popola muziko ĝis Morris- Dancado kaj paganisma ensemblo, ĉiuj ajn grupoj vigle performas por la multnombraj pasantoj. Iu marŝbando kun koloraj dancistinoj iom donis varman karnevalan etoson al la malvarmeta mateno. En multaj lernejoj de urbo la infanoj kostume dancas kaj ĝojas pri la bonvena distrado.
Tuesday, 28 April 2015
La malluma flanko de la luno
Tiu kontribuo estiĝos iom pli persona. Ĝi temas pri malagrabla travivaĵo de mia partnerino, sperto, kiu ŝajne ne plu estas tro malkutima en nia socio.
Antaŭ kelkaj tagoj ni parolis pri okazo en Oksfordo. Lernantoj de iu lernejo batadis knabon tiel forte, eĉ per piedoj sur la kapon, kiam li jam kuŝis sur la grundo, ke li estis serioze vundita. Li havos por sia tuta vivo cerban damaĝon. La ĉeestantaj lernantoj gaje fotis tiun spektaklon per siaj poŝtelefonoj.
Ni konkludis, ke tiu malĝoigja okazaĵo iom spegulas la nuntempan kulturon pri publika distra plezuro, komparebla kun la iamaj gladiatoraj ludoj romiaj.
Kiam mia partnerino hieraŭ biciklis tra la Florence-Parko en la orienta parto de la urbo, ŝi rimarkis grandan grupon da ĉirkaŭ 30 lernantoj, plej verŝajne el la apuda multekosta nova lernejo katolika St. Gregory. Ili brue kaj ekscitite moviĝis. Meze de la grupo troviĝis du knabinoj, kiuj forte reciproke batis sin. Eble ankaŭ pro nia lasta konversacio mia partnerino iom panike proksimiĝis al la grupo kaj postulis tujan ĉesigon de tiu agado.
Nun la tuta situacio ŝanĝiĝis. La interrompo kaŭzis grandan proteston de la ĉeestantoj, kvazaŭ ilia prefera ludilo estas forprenita. La plej multaj de ili kun agresema sinteno fokusiĝis al mia partnerino. Unu el ili, pli granda kaj forta lernantino tre proksimiĝis al ŝi kaj mansvingis tranĉilon antaŭ ŝia vizaĝo. Kun la alia mano ŝi batis mian partnerinon kontraŭ ŝia biciklada kasko, forte sakradante. La aliaj gejunuloj kolere kriis, kaj la tuta situacio fariĝis pli serioza.
Du aliaj pasantoj, kiuj rigardadis tiun spektaklon, altelefonis policanojn por helpo. Ili rapide aperis kaj dissolvis la furiozan amason da lernantoj, kiuj intencis solvi siajn lernejajn konfliktojn post la lernado.
Post tia travivaĵo mia partnerino, kiu kuraĝe agadis, estis tute konfuzita kaj ŝokita kaj bezonis kelkan tempon por trankviliĝi.
Mi nur skribas pri tio, ĉar ekszistas krom ĉiuj mirindaĵoj en Oksfordo ankaŭ tiaj mallumaj fenomenoj.
Antaŭ kelkaj tagoj ni parolis pri okazo en Oksfordo. Lernantoj de iu lernejo batadis knabon tiel forte, eĉ per piedoj sur la kapon, kiam li jam kuŝis sur la grundo, ke li estis serioze vundita. Li havos por sia tuta vivo cerban damaĝon. La ĉeestantaj lernantoj gaje fotis tiun spektaklon per siaj poŝtelefonoj.
Ni konkludis, ke tiu malĝoigja okazaĵo iom spegulas la nuntempan kulturon pri publika distra plezuro, komparebla kun la iamaj gladiatoraj ludoj romiaj.
Kiam mia partnerino hieraŭ biciklis tra la Florence-Parko en la orienta parto de la urbo, ŝi rimarkis grandan grupon da ĉirkaŭ 30 lernantoj, plej verŝajne el la apuda multekosta nova lernejo katolika St. Gregory. Ili brue kaj ekscitite moviĝis. Meze de la grupo troviĝis du knabinoj, kiuj forte reciproke batis sin. Eble ankaŭ pro nia lasta konversacio mia partnerino iom panike proksimiĝis al la grupo kaj postulis tujan ĉesigon de tiu agado.
Nun la tuta situacio ŝanĝiĝis. La interrompo kaŭzis grandan proteston de la ĉeestantoj, kvazaŭ ilia prefera ludilo estas forprenita. La plej multaj de ili kun agresema sinteno fokusiĝis al mia partnerino. Unu el ili, pli granda kaj forta lernantino tre proksimiĝis al ŝi kaj mansvingis tranĉilon antaŭ ŝia vizaĝo. Kun la alia mano ŝi batis mian partnerinon kontraŭ ŝia biciklada kasko, forte sakradante. La aliaj gejunuloj kolere kriis, kaj la tuta situacio fariĝis pli serioza.
Du aliaj pasantoj, kiuj rigardadis tiun spektaklon, altelefonis policanojn por helpo. Ili rapide aperis kaj dissolvis la furiozan amason da lernantoj, kiuj intencis solvi siajn lernejajn konfliktojn post la lernado.
Post tia travivaĵo mia partnerino, kiu kuraĝe agadis, estis tute konfuzita kaj ŝokita kaj bezonis kelkan tempon por trankviliĝi.
Mi nur skribas pri tio, ĉar ekszistas krom ĉiuj mirindaĵoj en Oksfordo ankaŭ tiaj mallumaj fenomenoj.
| Lernejo St. Gregory la Granda |
Monday, 20 April 2015
Morris- Dancado
Kiel jam antaŭ miloj da jaroj ankaŭ nuntempe la homoj festas la alvenon de printempo. En Anglio homoj renkontiĝas por kune danci kaj kanti. Egde de mezepoko la tielnomata Morris Dance estas fiksa parto de la loka kulturo. Ĉi- semajnfino aperis en la urbocentraj stratoj multaj kolore kostumitaj dancogrupoj, kaj ĝoja muziko estis aŭdebla. La dancistoj de ĉiuj grupoj distingis sin per diversaj vestaĵoj, ĉar sole en Anglio ekzistas 6 diversaj regionaj tradicioj. Komuna trajto de ĉiuj estas, ke ili dancas en grupoj sekvantaj kun tre ritmaj paŝoj la sonojn de fluto, fidlo kaj tamburo. Nuntempe malgrandaj akordionoj aŭ aliaj instrumentoj estas ankaŭ ludataj. La dancistoj uzas bastonojn kaj tukojn en siaj formacioj. La tipa Morris-ulo estas eble jam grizulo kun barbo, blanka vestaĵo kaj kolora vesto aŭ bandoj, kaj sonoriletoj ĉirkaŭe siaj kruroj. Aparte interesa estas lia ĉapelo, kiu povas esti ornamita per plumoj de sovaĝaj birdoj kaj ĉiuj ajn gajaj kromaĵoj. Lia partnerino surhavas koloran tradician robon aŭ jupon.
En la lastaj jaroj nova tendenco en la Morris- dancado establiĝis, nome vent-danco. La dancistinoj estas iom fantazie orientalaj vestitaj, kaj kun ora kaj arĝenta monero ornamitaj. Ili lerte moviĝas je la muzikaj ritmoj. Kelkaj el tiuj grupoj dancas al araba, aliaj ekz al tradicia angla muziko. Tiu spectaklo altiras ĉiam multajn pasantojn.Kio plaĉas ĉi tie multjare al la homoj nun disvastiĝis tutmonde. Do Morris- dancado estas bonvena importaĵo en multaj landoj kiel la germana biero aŭ la irlanda popola muziko.
Saturday, 18 April 2015
Muzikeme ni renkontiĝas.
Jam foje mi parolis pri la multetna loĝantaro en Oksfordo. Plaĉas al mi vidi la membrojn de diversaj grupoj, tamen pli plaĉas al mi vidi, kiam ili kunvenas kaj faras ion kune. Kio taŭgas pli bone por tia agado ol muziko. Ja abundas bonaj muzikistoj en nia urbo.
La oksforda muzika ensemblo Confluence Collective (Kunflua Kolektivo) ekzistas ekde kelkaj jaroj kaj estas bona ekzemplo pri kreema kultura miksaĵo. Unu foje monate la diversetnaj membroj renkontiĝas en malfermita rondo por gaje muziki kaj amikumi. Ili ŝatas ludi muzikon el siaj propraj landoj, sed ankaŭ aprezas kanti kaj ludi intergeneracie kaj intersekse iun fremdan. Tradiciaj anglaj kantoj popolaj, muziko el Portugalio, Germanio, Brazilio aŭ Afriko estas aŭdebla. Aŭ novaj mondmuzikaj komponaĵoj estiĝas. Tiel diversaj la membroj, kiel malsamaj estas kompreneble la instrumentoj. De gitaro, violono, saksofono ĝis afrikaj aŭ persaj tamburoj ĝis la hinda sitaro kaj aliaj raraj asiaj instrumentoj estas ludataj.
Kvankam la grupo ĉiam konsistas el la pli mal pli samaj musikistoj, ofte aperas novaj vizaĵoj.Ĉi-foje ĉeestis profesia muzikisto el Pakistano. Li estas efektiva rakontanto, kiu sekvas longan vicon de muzikaj poetoj. Lia tradicia vestaĵo bone akordis kun liaj aparte impresaj kantoj. Unue li kantis sola kaj poste li invitis kunludi la aliajn muzikantojn.
Ankaŭ la vizitantoj ĉiam estas invitataj partopreni kaj kunkantante kaj ritme akompanante.
Je kafo, teo kaj iu frandaĵoj la muzikema komuneto trovas tempon por babili kaj konatiĝi.
Subscribe to:
Posts (Atom)


